WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
1 Samuel 16
19 - Kaj Saul sendis senditojn al Jiŝaj, kaj dirigis: Sendu al mi vian filon David, kiu estas ĉe la ŝafoj.
Select
1 - Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon.
2 - Kaj Samuel diris: Kiel mi iros? Saul aŭdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris: Prenu kun vi bovidinon, kaj diru: Mi venis, por fari buĉoferon al la Eternulo.
3 - Kaj invitu Jiŝajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.
4 - Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet- Leĥemon. Kun timo iris al li renkonte la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Ĉu en paco vi venas?
5 - Kaj li respondis: En paco; mi venis, por buĉoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la buĉofero. Kaj li sanktigis Jiŝajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.
6 - Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris: Jen antaŭ la Eternulo estas Lia sanktoleito.
7 - Sed la Eternulo diris al Samuel: Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, ĉar Mi malŝatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo: ĉar homo vidas tion, kio estas antaŭ la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.
8 - Tiam Jiŝaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaŭ Samuel; sed ĉi tiu diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis.
9 - Kaj Jiŝaj pasigis Ŝaman; sed Samuel diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis.
10 - Tiel Jiŝaj pasigis siajn sep filojn antaŭ Samuel; sed Samuel diris al Jiŝaj: La Eternulo ne elektis ĉi tiujn.
11 - Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Ĉu tio estas jam ĉiuj knaboj? Kaj ĉi tiu diris: Restas ankoraŭ la plej juna, li paŝtas nun la ŝafojn. Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Sendu, kaj venigu lin, ĉar ni ne sidiĝos al la tablo, antaŭ ol li venos ĉi tien.
12 - Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis ruĝa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris: Leviĝu, sanktoleu lin, ĉar tio estas li.
13 - Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis kaj iris en Raman.
14 - Kaj la spirito de la Eternulo foriĝis de Saul, kaj ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo.
15 - Kaj la servantoj de Saul diris al li: Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin;
16 - tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elserĉu homon, kiu povoscias ludi harpon: kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam fariĝos al vi bone.
17 - Kaj Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi homon, kiu bone ludas, kaj venigu lin al mi.
18 - Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris: Ĉe Jiŝaj la Bet-Leĥemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.
19 - Kaj Saul sendis senditojn al Jiŝaj, kaj dirigis: Sendu al mi vian filon David, kiu estas ĉe la ŝafoj.
20 - Tiam Jiŝaj prenis azenon, ŝarĝitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul.
21 - Kaj David venis al Saul, kaj ekservis antaŭ li; kaj ĉi tiu tre ekamis lin, kaj li fariĝis lia armilportisto.
22 - Kaj Saul sendis al Jiŝaj, por diri: Mi petas, David restu ĉe mi, ĉar li plaĉas al mi.
23 - Kaj ĉiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul fariĝadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito foriĝadis de li.
1 Samuel 16:19
19 / 23
Kaj Saul sendis senditojn al Jiŝaj, kaj dirigis: Sendu al mi vian filon David, kiu estas ĉe la ŝafoj.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget